Wyniki ankiety:
Enketo pri UEA
ENKETILO
ESPLORO 2009
NI PRI UEA
Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG) invitas Vin plenigi tiun chi enketilon. Ghi celas ekscii kiel ni, esperantistoj, vidas nuntempe Universalan Esperanto-Asocion.
Kaj se Vi estas membro de UEA, kaj se Vi ne estas membro de UEA
NI HELPU AL NI MEM ekkoni nian bildon pri la organizajho:
PLENIGU LA ENKETILON
Zbigniew Galor, Jukka Pietilainen, Johan Derks
Kontakto: zbigniew.galor AT wsnhid.pl; jukka.pietilainen AT helsinki.fi; derks.esp AT tiscali.nl
-----------------------------
En la enketilo ni uzis, baze de priparolo kun la auhtoro, kelkajn demandojn el la enketilo de Nikola Rasic,
efektivigita en la jaro 2002, pri universalaj kongresoj, komparcele. Oni profitis ankauh je ideoj, sugestoj auh pretaj
demandoj de: Juan Lazaro Besada, Tomasz Chmielik, Probal Dasgupta, Ziko van Dijk, Michel Duc Goninaz, Ilona
Koutny, Andreas Künzli, Gary Mickle, Peter Redfarn, Stanisław Rynduch, Peter Tihanyi, Zlatko Tisljar, Eran
Vodevoz, Eckhard Woite.
Pro teknikaj kialoj oni ne povis uzi esperantajn literojn.